Konversacia lingvo aŭ neformala lingvo estas vario de lingvo ofte uzata en konversacio aŭ alitipa komunikado en neformalaj situacioj. La vorto konversacia pro sia etimologio origine aludas al la parolo kiel distinga el skribo, sed konversacia nivelo estas fundamente laŭ la grado de neformaleco aŭ ĉiutageco pli ol laŭ la komunikilo, kaj kelkaj fakuloj pri uzado tiele preferas la terminon ĉiutagismo. Konversacia lingvo estas distinga el formala parolado aŭ formala skribado.[1] Ĝi estas la vario de lingvo kiujn la parolantoj tipe uzas kiam ili estas trankvilaj kaj ne speciale memkonsciaj.[2]
Konversaciismo estas vorto, frazo aŭ aliaj formo uzara en neformala lingvo. Vortaroj ofte montras konversaciajn vortojn kaj frazojn kun identiga averto.[3]
Kelka neformala lingvo enhavas grandan kvanton de slango, sed kelka absolute ne enhavas slangon. Slango estas permesita en konversacia lingvo, sed ĝi ne estas necesa elemento.
En Filozofio de lingvo la termino "neformala lingvo" referencas al ordinara natura lingvo, distinga el specialigitaj formoj uzitaj en logiko aŭ en aliaj areoj de filozofio.[4]
Neformala nomo aŭ familiara nomo estas kromnomo, karesnomo aŭ termino ofte uzata por identigi personon aŭ aĵon en neformala lingvo, anstataŭ alia pli formalan aŭ teknikan nomon.[5]